Esperanta Himno

  • il y a 13 ans
Himno Esperantista . Ĝi konsistas el la vortoj de Zamenhof: La Espero - poemeto 24 versa kaj de la muziko de Félicien Menu de Ménil. La muziko estas tre marŝiga, veka. Io kvazaŭ meza inter la Marseljezo kaj la Internacio. Sentiĝas en ĝi la franca temperamento, malgraŭ ke la vortoj tute tion ne esprimas. Tiu himno, kiun ni nun konas kaj ne forlasas eĉ unu Kongreson sen ĝia kantado (kaj partoprenas en tiu kantado ne nur ĥoro, aŭ piano, aŭ orkestro, sed kutime la tuta ĉeestantaro), ne estas la sola muzikaĵo komponita por La Espero. Ĝi ankaŭ ne estas la unua.