Pular para o playerIr para o conteúdo principal
Mia amo,
kion vi farus, se restus al vi nur unu tago?
Se la mondo estus finota,
diru al mi, kion vi farus?

Ĉu vi gardus vian horaron,
kun tagmanĝo, horoj kaj apatio?
Aŭ atendus viajn amikojn
en via malplena salono?

Mia amo,
kion vi farus, se restus al vi nur unu tago?
Se la mondo estus finota,
diru al mi, kion vi farus?

Ĉu vi kurus al komercejo
aŭ al gimnastikejo?
Por forgesi, ke ne plu restas tempo
por la tempo jam perdita.

Mia amo,
kion vi farus, se restus al vi nur ĉi tiu tago?
Se la mondo estus finota,
diru al mi, kion vi farus?

Ĉu vi nudus sub la pluvo,
kurus meze de la strato,
enirus vestite en la maron,
amorus sen kondomo?

Mia amo,
kion vi farus?
Kion vi farus?

Ĉu vi malfermus la pordon de la frenezulejo?
Ĉu vi ŝlosus tiun de la policejo?
Ĉu vi dinamitus mian aŭton?
Ĉu vi haltigus la trafikon kaj ridus?

Mia amo,
kion vi farus, se restus al vi nur ĉi tiu tago?
Se la mondo estus finota,
diru al mi, kion vi farus?

Mia amo,
kion vi farus, se restus al vi nur ĉi tiu tago?
Se la mondo estus finota,
diru al mi, kion vi farus?

Diru al mi, kion vi farus.
Diru al mi, kion vi farus.

+++++++++++++++++++++++++++++

✓✓ música "O Último Dia" original de Paulinho Moska
https://youtu.be/2TYl2rGRncI?is=nDPPXmFdwBdGANxl
✓✓ versão em Esperanto com outra melodia por Astrikos Katoikos

Astrikos Katoikos
∆∆∆ 2023 ∆∆∆

#astrikoskatoikos #mpb #fimdosdias #apocalipse #esparati #esperanto #fimdomundo #tuba #punkrock

Categoria

🎵
Música
Transcrição
00:27¡Suscríbete al canal!
00:30¡Suscríbete al canal!
01:11¡Suscríbete al canal!
01:34¡Suscríbete al canal!
01:52¡Suscríbete al canal!
02:00¡Suscríbete al canal!
02:31¡Suscríbete al canal!
03:00¡Suscríbete al canal!
03:16¡Suscríbete al canal!
03:26¡Suscríbete al canal!
03:29¡Suscríbete al canal!
Comentários

Recomendado